33

Transloki akvon el Flako A al Flako B

2012, Du-ekrana videoinstalaĵo (11’02" je ĉiu ekrano)

Akvon en flako sur la strato de Ŝinĵuku, Tokio, mi translokas al la urbeto Naraha en la distrikto Futaba, Fukuŝima. La urbeto troviĝas malpli ol 20 kilometrojn for de la atomcentralo Fukuŝima-Daiiĉi. Kiam la centralo rompiĝis pro la Granda Tertremo en Orienta Japanio de 2011, la japana registaro deklaris la urbeton kiel ekstreme danĝeran areon kaj evakuis ĉiujn loĝantojn. En la somero de 2012 nuligita estis la malpermeso eniri la urbeton, sed pro timo de radioaktiveco kaj katastrofaj damaĝoj en la infrastrukturo nur tre malmultaj loĝantoj revenis al la urbeto. Nur herboj kreskas sur la senhomaj stratoj. Kiam mi demandas min, kiel mi alfrontu la realon de la urbeto ne tre malproksima de Tokio, mi rimarkas, ke malgraŭ la klopodo engaĝiĝi mi restas eksterulo forviŝota el la situacio. Mi do povus fari nenion krom transloki akvon en surstrata flako. Jen kial mi komencis ĉi tiun projekton. Mi manfaris kubaĵon kungluante kartonajn restaĵojn de ujoj uzitaj por transportado. En la kubaĵon mi metis du ekranojn. La enirejo estas ŝtopita escepte de malgranda spaco ĉe la planko. Ĉi tiu strukturo devigas la vizitantojn kaŭri por aprezi la verkon, same kiel la verkinto faris por krei ĝin.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.