31

Kolekti rubaĵojn ĝis la ĉefministra rezidejo

2012, Dokumenta video de plenumaĵo (8’36")

Dimanĉe posttagmeze mi kolektas rubon kaj polvon sur la strato, piedirante de la stacidomo de Ŝinĵuku ĝis la oficiala rezidejo de la ĉefministro. Etajn rubaĵojn, kiujn neniu atentas, mi kolektas irante paŝon post paŝo kun fervoro. Oni suspektus, ke mi ricevis tiel entuziasman inviton partopreni en la protesto kontraŭ atomcentraloj okazanta antaŭ la rezidejo. Kiam mi alvenis, tie tamen ne plu troviĝis la kamaradoj. Jam pasis la tagoj, kiam multaj homoj sieĝis la rezidejon en ĉiu vendreda vespero kaj kune travivis la epokon. Anstataŭe nur policanoj verŝajne okupite staris en vicoj. Ĉio tio povas esti ironia konstato pri la portempa ardiĝo de la movado kontraŭ atomcentraloj, sed samtempe helpas nin rimarki, kiel facile ni, la civitanoj, povas ardiĝi kaj malardiĝi.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.