30

Ambaŭbrake porti policanojn antaŭ la Parlamenta Domo

2012, Dokumenta video de plenumaĵo (7’08")

Al policanoj gardantaj ĉirkaŭ la Parlamenta Domo mi proponas, ke mi portos ilin en miaj brakoj kiel infanon. Ordinare, la policanoj protektas civitanojn. Do mi estigas la inversan rilaton kaj per tio cerbumas pri la rilato inter la ŝtata sistemo kaj la individuo. Kion la policanoj protektas de kio entute? En efektiveco ĉiuj miaj negocoj kun la policanoj malsukcesas, sed el la vortoj interŝanĝitaj kun ili mi povas starigi jenajn demandojn: Kion ni, la civitanoj, timas kaj kion ni antaŭvidas aŭ antaŭsupozas? Krome, en ĉi tiu verko mi eksperimentis pri la akordo inter subteksto kaj reala konversacio. Mi intence aperigis subtekston klare malsaman ol la reala konversacio, kaj per tio detruis la veran scenaron de la dialogo. Mi konscie aldonis fikcion al la dokumentaĵo por kaŭzi konfuzon inter aferoj efektive okazintaj kaj ne okazintaj. Ĉu la veraj diraĵoj de la policanoj estas eble pli laŭaj al tio, kion la spektantoj volas aŭdi? Tia demando klare leviĝas pro tiu konfuzo.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.