29

Manifestacii de la ĉefministra rezidejo ĝis la pinto de Monto Fuĵi

2012, Du-ekrana videoinstalaĵo (15’25" je ĉiu ekrano)

Kun granda flago en mia mano mi partoprenas en la protesto kontraŭ atomcentraloj okazanta ĉiuvendrede antaŭ la oficiala rezidejo de la ĉefministro. Rekte de tie tute sola mi daŭrigas la manifestacion ĝis la pinto de Monto Fuĵi. Mi ekiras de la rezidejo kaj baldaŭ mi ne plu vidas la protestantojn. La pinto de Monto Fuĵi, al kiu mi tranokte marŝadis, estis plenplena de turistoj. Ĉu ĉiuj aferoj sur la Tero viciĝas sur unu rekta linio? Mi dubas. Mi spertis strangan senton pri la protesta agado. Tuj kiam la protesto finiĝas je la antaŭfiksita horo, rapide malaperas la solidareco inter la protestantoj. Poste regas la vakeco, kvazaŭ oni survojus hejmen post spekto de pompa fajraĵfestivalo. Ĉi tiu sperto inspiris min fari la verkon.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.