27

Manifestacii de la ĉefministra rezidejo ĝis la pinto de Monto Fuĵi

2012, Inkŝpruca presaĵo sur ŝtofo (1450mm x 2650mm) kun ligna kadro

Mi eltiris senmovan bildon el la videofilmo de la sama projekto kaj inkŝpruce presis ĝin sur speciale granda ŝtofo. Per elmetado en pli-ol-reala grandeco mi malpliigis la kvaliton de la bildo. Mi do forigis la fotografian estetikon kaj emfazis la sencon de la ago. En la ekspoziciejo mi utiligis la diafanecon de ŝtofo tiel, ke la ombro de la ligna kadro fiksanta la bildon ĵetiĝis sur la bildon mem. Krome, mi metis la kadron oblikve. Rezulte, la ombro sur la bildo aspektas kvazaŭ fotaĵo de reala horizonto. Ĉu ĝi estas horizonto, kiun oni vere vidis surloke? Ĉu ĝi estas simpla ombro de la kadro? Intence tion mi lasas ambigua por esprimi la necertecon de la nin ĉirkaŭanta medio.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.