26

Deponi mian monon surstrate

2012, Dokumenta video de projekto (7’20")

Senorde staras aŭtomataj vendiloj sur la strato. Arbitre mi metas monerojn el mia poŝo en unu vendilon kaj foriras al alia vendilo. La monsumoj restas montritaj sur la vendiloj, ĝis poste iuj rimarkos tion. Kiuj poste posedos la monon? Ĉu la monon iuj trovos kaj alportos al policejo? Neniu scias. Mi portempe retiriĝas el la altnivele sistemigita mekanismo de vendado kaj aĉetado kaj per tio mi kreas monon, kies posedanton oni ne scias.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.