25

Serĉi Vladimir Lenin en apartamentoj en Moskvo

2012, Tri-ekrana dokumenta video de projekto (8’40" je ĉiu ekrano)

Mi elserĉas ĉiujn figurojn, kiuj prezentas Valdimir Lenin, la unuan gvidanton de Soveta Unio, kaj kiuj ankoraŭ restas en hejmoj en Moskvo eĉ post la falo de Sovetunio en 1991. Mi vizitas ordinarajn hejmojn en la urbo, serĉante ĉiaspecajn aĵojn pri Lenin inkluzive de portretoj, fotoj, propagandaj afiŝoj, ĵurnalartikoloj, flagoj kaj insignoj. Ĉiuj trovaĵoj estas transportitaj al la ekspoziciejo por elmontrado dum la ekspozicio. Mi uzas la metodon traserĉi loĝejojn kvazaŭ la Ŝtata Sekureca Komitato KGB dum la tempo de Sovetio. Mi montras bagatelajn dialogojn kaj negocojn kun urbanoj. Kaj tiel mi pridesegnas iliajn memorojn pri Sovetio, kiuj estis disrompitaj en la reala socio de Rusio. Ĉi tio estas 3-ekrana reredaktaĵo de la video, kiun mi faris por la grupa ekspozicio "Duobla perspektivo: Nuntempa Arto el Japanio" (2012) ĉe Muzeo de Moderna Arto de Moskvo.

Kunlaboro: Muzeo de Moderna Arto de Moskvo, Japana Fonduso

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.