23

Eldoni verkaron kun 36-lingvaj tradukoj

2012, Projekto

Mi eldonas kolekton de ĉiuj miaj verkoj ekde 2004 kun 36-lingvaj tradukoj. Origine lingvoj estis elpensitaj kiel ilo por komunikado interne de regionoj. Dum tutmondismo akceliĝas en la hodiaŭa socio, la angla lingvo nun funkcias pli-malpli bone en multaj evoluintaj landoj, eĉ se ĝi estas fremda lingvo por ili. Por kontraŭstari la hegemoniismon en tia tutmondismo, artefaritaj lingvoj inkluzive de Esperanto estis kreitaj kiel komunaj mondlingvoj apartenantaj al neniu lando. En ĉi tiu verkaro ni havas tradukojn en 36 lingvoj, kiuj estis elektitaj per hazarda metodo el sennombraj lingvoj sur la tero. Mi pruvu, ke la mondo estas tiom vasta, kiom sennombre multaj ekzistas la tradukitaj versioj, pli ol necese al unuopa leganto; tiel mi esperas trovi respondon al nia fantazia demando pri identeco.

Kunlaboro: Mirror Publishing

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.