21

Ripeti en Istanbulo monŝanĝon inter la turka liro kaj eŭro ĝis mi senmoniĝas

2011, Dokumenta video de plenumaĵo (25’10")

Ĉe monŝanĝejoj en kaj ĉirkaŭ la Granda Bazaro, la turisma vidindejo de Istanbulo, mi ripetas monŝanĝon inter la turka liro kaj eŭro ĝis fine mi perdas la tutan monon. Mi vagas en la areo kun similaj monŝanĝejoj. Mi ne turnas mian atenton al varoj en la bazaro, sed indiferente ripetas nur la monŝanĝon. Ĉi tiu dokumenta video observas, kiel la ĉemana mono, la sola vivlinio por vojaĝantoj, nur malpliiĝas dum la sensignifa procezo. En Turkio, la vojkruco de Azio kaj Eŭropo, mi ludas ekonomian perdon ĉe la individua nivelo, kvazaŭ reliefigante la lastatempan situacion de Eŭropa depresio.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.