19

Meti ŝtonojn el marfundo sur montpinton en Hakkoda

2011, Dokumenta video de projekto (24’24"), 3 fotoj (3000mm x 3000mm), mapo

Mi kolektis ŝtonojn falintajn sur la fundo de la haveno de Aomori, kaj tagon post tago en kelkaj tagoj mi alportis ilin al Monto Akakura en la montoĉeno Hakkoda por plialtigi la montpinton per unu metro. Ĉi tiu procezo verŝajne kontraŭas la naturan leĝon, laŭ kiu la rivero fluas de monto al maro kaj ŝtonoj transportiĝas laŭ la fluo. Hakkoda estas parto de ŝtatadministrata parko artefarita en la naturo kaj ĝin mi et-ete prilaboras per agoj kvazaŭ asketaj. Per tio mi povas reekzameni la rilaton inter la naturo kaj la homo. Al la lokaj loĝantoj renkontitaj laŭ la montvojo kaj telfero, mi klarigas, ke mi nun transportas ŝtonojn por plialtigi la montpinton. Vidante, kiel ili perpleksiĝas, mi povas rerigardi nian konscion pri la naturo.

Kunlaboro: Internacia Arto-Centro de Aomori

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.