18

En Pusano mi jen organizas sencelajn grupfotojn jen entrudiĝas en ies memorfotojn

2011, Fotoj sur reklamtabulego (3000mm x 6000mm)

En la urbo Pusano mi organizas sencelajn grupfotojn. Kutime ni faras grupfotojn kiel memoraĵojn de niaj komunumoj, sed en ĉi tiu evento neniaj komunumoj por grupfota bazo estas klare prezentitaj al la partoprenantoj. Do ili mem devas doni signifon al la grupfotoj. Kiam mi entrudiĝas en memorfotojn de turistoj, mi disordigas iliajn komunumsferojn. La fotoj estas pligrandigitaj kaj afiŝitaj sur reklamtabulego en la urbo. Per la fremdsento el tiuj nenaturaj fotoj, mi provas esplori nian komunuman senton, kiu sin kaŝas malantaŭ la simpla socia ago de memorfotado. Kiam ni alfrontas la mondon, ni ofte mencias la vorton "ni" senplue, sed kion ĝi signifas entute?

Kunlaboro: Plenumkomitato de Pusana "Biennale"

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.