17

Neona reklamilo "ta-me-ra-u"

2011 Neontuboj (250mm x 450mm)

Surbaze de mia propra kaligrafiaĵo mi mendis neontubojn, kiuj legeblas kiel la japanaj literoj "ta-me-ra-u" nome "heziti". La vivo de homo estas plenplena de diversaj sinsekvaj decidoj. Homo suferas ĉagrenon kaj angoron ĉe ĉiu decido; nome la ulo "hezitas". La sento de hezito enhavas diversajn maltrankvilojn, pensojn al aliaj homoj kaj timojn. Ĝi baziĝas sur la normokonscio kaj respegulas la mondrigardon de ĉiu homo. Por forviŝi solecon, homo provas atingi interkompreniĝon per ĉiuj komunaj kodoj, lingvaj kaj korpaj. Ne eblas forĵeti sian deziron tiel fari. Eltondinte nur la anoniman vorton, kiu havas nek komercan signifon nek klaran mesaĝintencon, mi rememorigas al la spektantoj la ĉiutagajn interhomajn rilatojn, kiuj kuŝas malantaŭ ĉi tiu vorto.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.