16

Aĉeti miajn proprajn posedaĵojn en la urbo

2011, Tri-ekrana dokumenta video de plenumaĵo (7’06", 9’34", 6’06")

Kun antaŭe aĉetita semajngazeto aŭ frukto en la mano mi eniras en alian butikon por denove aĉeti ĝin – ekzakte tiun objekton, kiun mi mem alportis. Per ĉi tiu senfina ciklo, mi povas elgliti el la ĉiutaga ripetado de konsumado kaj posedado. Interne de nia ekomonia sistemo, ĉiam oni turnas ĉion sendistinge de ĝia deveno en varon, kiu tuj vendiĝas kontraŭ pago. Mi elmontras strangan fendon en la strukturo, nome la fakton, ke io neniam okazanta en regulaj agadoj ekonomiaj estas farebla por iu ajn, kiu tion intencas. Kion ni konsumas kaj kion ni akiras entute?

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.