15

Marŝi kontraŭ manifestacia procesio

2011, Dokumenta video de plenumaĵo (10’01"), ŝtofo kun preso de videobildo (2600mm x 1450mm)

Okazis en Ŝinĵuku granda manifestacio kontraŭ atomcentraloj. Kontraŭdirekte, de la kapo ĝis la vosto de la procesio, mi sola simple nur marŝas. Unu viro iras kontraŭ la fluo de homoj, kvazaŭ li havus nenian rilaton kun la sloganoj de la manifestacio. Mi kaptas la subtilajn mienojn kaj mesaĝojn al mi prezentitajn de la manifestaciantoj. Per tio mi provas malamasigi la kolektivan fenomenon "manifestacio" ĝis la nivelo de unuopaj partoprenantoj. Mi produktis ĉi tiun plenumaĵon surbaze de la ideo, ke la kontraŭdirekta marŝo tra unu manifestacia procesio por iu politika mesaĝo povas esti alia manifestacia procesio en si mem.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.