14

Celebre ĵeti en la aeron socialistojn en Rumanio

2010, Video de soci-intervena plenumaĵo (29’09")

La sceno estas en Bukareŝto du jardekojn post la Rumania Revolucio de 1989.Junuloj, kiuj ne konas la revolucion, celebre ĵetas socialistojn kaj ekspartianojn en la aeron. Mi registris, kiel mi negocas kun politikistoj kaj aktivuloj, ankoraŭ hodiaŭ memdeklare socialistaj, ke ili partoprenu en la plenumaĵo. Mi devigas la du homgrupojn renkontiĝi sur tegmento de konstruaĵo en Rumanio, kiu rapide evoluas ekonomie malgraŭ la valorsistema breĉo inter la antaŭ- kaj post-revolucia generacioj. Mi estigas komplikan situacion, en kiu oni benas negativan historion, nome, socialismon kaj socialistojn. Per tio mi provas eltiri sopirajn sentojn de iuj homoj pri la neforgesebla pasinta socisistemo kaj ankaŭ realajn vortojn de ordinaraj urbanoj pri la nuna politiko.

Kunlaboro: Pavilion Unicredit, Rumanio

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.