13

Neona reklamilo "Pardonas"

2010, Neontuboj (400mm x 600mm)

Surbaze de mia propra kaligrafiaĵo mi produktigis la japanajn literojn por "Pardonas" per neontuboj uzataj ĉefe por subĉielaj reklamtabuloj. La vorto devias de ĉiaj komercaj postuloj, per kiuj neonaj reklamoj estas ŝarĝitaj. Mi montras nek mesaĝon nek sencon, sed agon mem kun la celo pensigi pri tio, kiu pardonas pri kio kaj kiel, en ĉiutage ŝanĝiĝantaj rilatoj kun aliaj homoj. Kiel min influos la ago pardoni eraron de iu alia?

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.