12

Korespondi kun ŝtelistoj

2010, Video de plenumaĵo (4’54"), Presaĵo laŭ Lambda (1200mm x 1200mm)

Sur muroj de pluraj bank-konstruaĵoj en Helsinki mi projekcias la mesaĝon: "ĈIUJ ŜTELISTOJ, JEN LA TEMPO POR ŜTELI!". Per grandaj lum-ĵetiloj mi tion faris kelknokte post la fermo de la bankoj. Alparoli al ŝtelistoj – homoj kontraŭsociaj – en la foresto de bankoficistoj en la konstruaĵoj signifas komunikiĝi kun aliaj homoj sin kaŝantaj en la komunumo. Tiuj, kiuj vidas la signon sur la muroj, povas imagi ne nur reziston kontraŭ banka kapitalo aŭ posedo en kapitalisma socio, sed ankaŭ ĉiunivelajn ŝtelojn en sia ĉiutaga vivo.

Produktita dum gastado ĉe Helsinka Internacia Artist-en-loĝeja Programo (HIAP), Finlando. Apogita de HIAP

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.