10

Re-plekti forprenitajn birdonestojn sur la plafono de galerio

2010, Forprenitaj birdonestoj, kamforarboj, koto, ŝtuparetoj, video (12’01")

Mi petas kaj ricevas birdonestojn, kiujn municipo detruis kaj forprenis por forpeli malutilajn bestojn, kaj plektas ilin denove per homaj manoj. Ŝajnas, kvazaŭ mi mem detruus kaj rekonstruus la samajn nestojn. Per ĉi tiu kontraŭdira ago mi demandas min pri la neceso de ni homoj por tiuj bestoj, kun kiuj neeblas interkomunikiĝi. Mi demandas min kaj mem respondas, kvazaŭ en zen-dialogo, kio estas mia rolo en la renkontejo de du neintertradukeblaj komunumoj.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.