9

Okazigi geedziĝan ceremonion sub stratlampo meznokte je la 2-a por miaj amikoj, kiuj longe ne povis decidiĝi pri geedziĝo

2009, Presaĵo laŭ Lambda (1200mm x 1500mm)

Ĉi tiu projekto komenciĝis per mia propono al miaj geamikoj, kiuj ne povis decidiĝi pri geedziĝo post multjara partnereco, ke mi fotos ilin en novedzina robo kaj smokingo. Ĉar tiam mi ne plu havis vortojn por diri al ili, ĉi tiu verko do nemalmulte helpis min esplori, kiamaniere mi povus rilati kun ili. Kaj, mi aŭdis, ĉe la finpretiĝo de ĉi tiu verko la paro ja gefianĉiĝis.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.