8

Sencela Grupfoto de 76 homoj

2009, Presaĵo laŭ Lambda (530mm x 400mm)

Kiel unu vojaĝanto, mi planis grupfoton de urbanoj de Toronto apud la Turo de CN, unu el la famaj turismaj vidindaĵoj de Toronto. En ĉi tiu plenumaĵo, mi diskonigis antaŭe, ke temas pri grupfoto por nenia celo, do ĉiuj devis mem trovi kaj kunporti sian propran celon. Homoj simple kolektiĝas – tiun fenomenon mivolis enpreni en mian verkon. Homoj fotitaj ĉi tie estas inter si nekonatoj. Kian sferon ni povas nomi "nia rondo"?

Kunlaboro: FADO Performance Inc, Kanado

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.