7

Bril-briligi la Artan Universitaton de Tama

2008, Video de plenumaĵo (14’11")

Dum ĉirkaŭ 30 minutoj ĉiun kvinan sekundon jen ŝaltitaj jen malŝaltitaj estis ĉiuj lampoj en la klasĉambroj, laboratorioj, koridoroj, kiel ankaŭ stratlampoj kaj subĉielaj horloĝoj, sur la tereno en Kaminoge de la Arta Universitato de Tama. Tra la sperto de kunlaborado kun multaj volontuloj, mi provis transformi la efemeran fenomenon de lum-intermitado en neanstataŭigeblan ĝojon de vivo. Fine, mi vidis tre originalan ŝaltadon/malŝaltadon de klasĉambraj lampoj fare de tiuj studentoj, kiuj malobeis la kvin-sekundan takton. Ĉi tiu plenumaĵo okazis sub la temo de komuna iluzio aŭ kundivido kun aliaj homoj.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.