6

Mi aĉetos vian spiron por unu juano kaj vendos ies spiron por unu juano

2008, Plenumaĵo

En la ĉina urbo Ĉengdu mi deklaras al la spektantoj, ke mi aĉetos ilian spiron por unu juano, kaj petas ilin enpaki sian spiron en plastan sakon. Tiun spiron mi vendas al ties deziranto por unu juano. Temas pri samprezaj aĉeto kaj vendo, do evidente rezultas nenia profito por mi. Mi pure rolas kiel peranto de la interŝanĝo kaj klopodas aktive gvidi la spektantojn. La plenumaĵo celas okazigi spontanan eventon. Kiam mi vendis spiron de ĉarma knabino, eĉ aŭkcio nature ekestis. Post la plenumaĵo studentoj amase alkuris al mi por aĉeti mian spiron.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.