5

Memoroj kun legomoj

2008, Video de plenumaĵo (14’00")

En Ŝanhajo, Ĉinio, mi tenas legomojn facile aĉeteblajn tiuloke, kiel karotoj, brokoloj kaj cepoj, kaj petas unuopajn spektantojn kunlabori per memorfotiĝo. Poste, reveninte al Japanio, mi rivelas la 36-fotan filmon. El la tiel faritaj 36 fotoj mi produktas afiŝon, kiun mi resendas al la partoprenintoj per internacia poŝto. Ĉi tio komenciĝis, kiam mi klopodis trovi, kiajn rilatojn povas naski unufojaj renkontiĝoj. Kaj mi sugestis, ke facile aĉeteblaj legomoj estas neniel raraj, sed tiaj banalaĵoj povas profunde enmemoriĝi.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.