2

Kokbredejo "Jankio"

2005, Plenumaĵo

De junio ĝis decembro en 2004, kiam birdgripo furiozis en Japanio, mi vizitadis kokojn proksime de mia domo, kunportante nigran tabulon kaj kreton, kaj eksperimentis, kion mi povas rakonti al ili. Mi laŭtlegis ĵurnalartikolojn kaj klarigis novaĵojn el la tuta mondo. Foje temis pri la Iraka milito, la elektado de Usona prezidento, damaĝoj pro tajfunoj ktp. Kvazaŭ luktante kontraŭ vento, mi demandas min kaj mem respondas, kian signifon niaj tragedioj povas havi al ili. Ju pli neebla montriĝas mia dialogo kun la kokoj, des pli forte releviĝas la demando, ĉu nia komunikado en la homa socio vere funkcias.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.