1

Transloki akvon el Flako A al Flako B

2004, Videoj de plenumaĵo (10’53")

Tie, kie iam staris la Muro de Berlino, mi perbuŝe translokas akvon el unu flako al alia flako. Mi demandis min, kiamaniere mi, estante japano, povas rilati al la Orient-Okcidentaj problemoj kiel la Malvarma Milito kaj la Muro de Berlino. Tiam mi ekpensis, ke ĉio, kion mi povas fari, estas transloki flakakvon el iama Orienta Berlino al iama Okcidenta Berlino. En efektiveco, ne forviŝeblas la historia fakto, ke eblis nek iri nek reiri trans la Muron, sed ĝi longe restos en memoro. Poste mi faris la saman plenumaĵon diversloke tra la mondo.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.