32

Multobligi kaj surstrate disdoni la ŝlosilon de mia domo

2012, Dokumenta video de plenumaĵo (15’21")

Mi petas ŝlosiliston fari multajn kopiojn de la ŝlosilo de mia domo kaj donas ilin al perfektaj nekonatoj sur la strato de Akihabara. Mia adreso ne estas malkaŝita, do multaj ekzempleroj de la ŝlosilo de mia domo cirkulas, dum oni ne scias, kie kaj kiel ili estas uzeblaj. Kreante la situacion, en kiu nekonatoj ĉiam ajn povas malŝlosi mian domon, mi evidentigas la fakton, ke havi solidarecon aŭ kundividon kun aliaj homoj estas praktike nefarebla afero.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.