11

Urso urson renkonte iras al zoologia ĝardeno

2010, Video de plenumaĵo (26’52")

De la fervojstacio Ueno ĝis la Zoologia Ĝardeno de Ueno kondukas pado kiel oazo por urbanoj. Laŭ ĝi kvarpiede mi iras en ursa kostumo por renkonti realan urson. Nekaŝeble homo en ursa kostumo, mi tamen ricevas kuraĝigajn reagojn de tiuj, kiujn mi renkontas survoje. Kiam mi alproksimiĝas al la Ĝardeno, alarmite la Ĝardeno plimultigas gardistojn. Fine okazas lukto inter la "urso" kaj la gardistoj. Mi kreas la fikcion, ke urso iras renkonti urson, kaj kontrastigas la reagojn de ordinaraj urbanoj kun tiuj de la reguligita Ĝardeno. Per tio mi levas demandon pri pliiĝanta reguligo de publika spaco.

© Yoshinori NIWA, Metiejo por Esperanta Tradukarto, 2013.

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Nemodifite 3.0 Neadaptita.